|
|
|
ESPERLANDO Kunlaboro - Amo - Reciprokeco
Por ke ni povu vivi amike kaj ame ni bezonas helpi nin reciproke iĝi sendependaj kaj liberaj
Esperlando formas sendependan samsekvantaron por la reciproka helpado. Ni devenas de ĉiuj vivovojoj. Kiel la samsekvantaro, ni promocias ĉefe: reciprokan subtenadon, memsufiĉon. memsubtenadon kaj la mem-fideblecon kiel la Vojon de la Vivo (la vivmanieron). Ni ankaŭ laboras pri instruado kaj aplikado de la vasta varieco de alternativaj solvoj hejme kaj en la socio ĝenerale, sed ankaŭ en la industrio, teĥnologio, meĥaniko kaj scienco. Ni subtenas la konstruan evoluadon kaj edukadon pri novaj inventaĵoj, faradon de plibonigoj al la pli malnovaj, jam ekzistaj, ks... Ni, promocias, esploras kaj aplikas vastan gamon da metodoj kaj manieroj preventi malsanojn, la same kiel ankaŭ la naturan, tutentan (holistic) kaj, spiritan resanigadon kaj la,plibonigadon de la bonfarto en la ĝenerala senco. Nia antaŭe uzita domajno Esperlando.com/ kurante ne plu estas aktiva. Ni ĉesiis uzi ĝin portempe, kaj nun la Esperlando.org/ estas la aktiva domajno de ĉi tiu samsekvantaro. La malnovan domajnon ni planas transformi je nia komereca, sciencteknika kaj industria branĉo en la baldaŭa sekvonteco. Universala Vivo Ligo estas spirita branĉo de Esperlando direktita al la kredo kaj la spiriteco, kaj promocias la filozofion de la reciproka helpado kaj interkompreno inter diversal kredoj kaj religioj. Ni ankaŭ promocias uzadon de la metodoj kaj rimedoj kiuj, tra la ne meztiureblaj miljaroj, okazis esti bonaj kaj efikaj naturaj metodoj de kuracado per la herbaĵoj kaj aliaj naturopatiaj metodoj. Tio ĉi inkludas la ŝtaton de bonfarto de la ĉiam pliiĝe pli kaj pli energi-malsata Homaro per la: produkcio de la alternativaj energioj, promociado de la kreado de la maŝinaro kaj aparataro por uzado kaj ekspluatado de alternativaj energifontoj kaj rimedoj je la laŭeble vasta skalo kaj, produktado kaj uzado de la hejm-korte memfareblaj aparatoj kaj/aŭ maŝinoj kiuj produktas energion. Ankaŭ kuraĝigado kaj helpado pri la inventado, plibonigado, kaj memfarado de alternativenergiaj maŝinoj kaj aparataro de ĉiuj tipoj kaj kategorioj, kaj aliaj alternativaĵoj. Krom ke praktiki ĉion tion per ni mem, ni instruas prsktikajn metodojn de la mem-defendo kontraŭ la energio monopoligantoj, per limigado de uzado de la energio per ili produktata ĝis la absoluta minimumo, kaj anstataŭa produktado de la energio por siaj propraj bezonoj per si mem. Ni celas faciligi faradon de variaj hemfareblaj alternativenergiaj aparatoj per la studado kaj promociado de ĝusta scio, materiaro, teknologiaro kaj maŝinaro, ĉio tio libera de iuj ajn "politikaj korektecoj". Ni celas lerni, instrui kaj studi, produktadon kaj uzadon de la alternativenergia aparataro kaj maŝinaro, kaj ankaŭ studi kaj apliki ĉiujn uzeblajn per ni rimedojn kaj fontojn de la alternativaj energioj – ĉio tio ebla por fari en la kondiĉoj de la hejmbazita metiejo. Kaj uzante kiam ajn kaj kie ajn nur eble, la plej fundamentajn, facile atingeblajn per iu ajn materialojn kaj ilaron. Universala Vivo Ligo estas societo kaj samsekvantaro por lernado, studoj kaj enkonduko de fruktoj de la tiel gajnita scio en nian ĉiutagan vivon, krom ties signifa funkcio kiel la spirita samsekvantaro kaj filozofio, kun la spirita vivoflanko ja ne malpli grava en niaj vivoj. Universla Vivo-Ligo Instituto – Departamento de Universala Ligo kaj Esperlando por Studoj pri la Edukado kaj Aplikataj Sciencoj. Ĝi estas projektita kun la deziro ke ĝi baldaŭ iĝu, inter aliaj interretaj rimedoj, unu el inter niaj ĉefaj medioj de lernado, instruado, kaj pluaj studoj plenkreskulaj. Universala Vivo-Ligo Instituto estas la plej lasta disvolvo en niaj projektoj inkludante: studojn, lernadon, kaj instruadon de la Internacia Lingvo de Dro. Esperanto, aŭtorita per la genia Pola amatora lingvisto kaj iniciinto de la plej frua esperantista movado, Ludwik Łazarz, Zamenhof, (Ludoviko Lazaro Zemenhof) plej bone konata ĉe sia Esperanto moado kiel Dro. Ludoviko Lazaro Zamenhof, aŭ simple Dro. Esperanto, akorde al sia elektitas per si mem aŭtora pseŭdonimo. Li iiciis kaj fundis la, esperantistan movadon, kiel la socia portanto de sia lingvo, ĉar li komprenis tre bone ke sen la socia bazo, neniu lingvo havas la ŝancon iĝi konata kaj disiĝi... Li estis la autoro de plejmulto de la gramatika strukturo de tiu ĉi lingvo, kiu de tiu tempo estis plu evoluiganta per siaj uzantoj, eĉ ĝis nu, post 125 jaroj de ties kvieta kaj ekzisto kaj disiĝado tutmonden. Li enkondukis tiun ĉi lingvon per eldono de sia unua manlibro en la Rusa kaj Pola lingvoj, baldaŭ sekvitaj per la Germana, Franca, Hispana, kaj Angla versioj kaj titolitan: "la Lingvo Internacia per Dro. Esperanto" Li publikigis ĝin en la Pola ĉefurbo Varsovio, la 25-an de Julio 1887, kie li vivis kun sia familio ĝis sia forpaso. Tiu ĉi dato estas vaste akceptita kiel la oficiala dato de la naskiĝo de tiu ĉi belega kaj facila por ellerni, la same kiel tre okonomia por instrui tipo de la Malferm-Fonta Internacia Lingvo (Open Source International Language) por ĉiuj homoj de la mondo, ĉar li rezignis el ĉiuj siaj rajtoj al tiu ĉi lingvo, kaj donis ĝin al la uzantoj por plua evoluigado kaj libera uzado. Tri ĉefaspektoj de la Ora Regulo
Surbaze de tiu ĉi universala valida Ora Regulo komuna al ĉiuj homoj mondskale, la Universala Vivo-Ligo samsekvantoj vivas akorde kun tiuj ĉi kvin principoj:
Se vi volus kontribui al la blogo La Praktiko, mesaĝu kun la artikolo al Zbiŝko, la Teksmastro... Adresu al: esperioster@gmail.com Por poŝtigi al blogo rekten oni devas havi konton ĉe Gmail.com/ Sendaĵo ne povas trapasi la limon de 10 Mb. Kontakto Informoj: Telefonu, sendu E-poŝtan mesaĝon, kiaj/aŭ skribu al nia tradicia poŝtadreso.
|
|
|