Pri Ni
 

Home Up

 

 Home
Up


Pri Ni

Trovu nin ankaŭ, anglalingve, ĉe: http://www.hotfrog.com.au/Companies/Esperlando


Ni celas reciprokan helpon kaj promociadon de la Universala Vivo Ligo kaj Esperlando kiel gefratula samsekvantaro devena el ĉiuj vojoj de la vivo. Pluraj movadoj, organizoj, kredoj, sociaj grupoj kaj individuoj subtenas agadon pri la homa libereco, Universala Vivo Ligo estas unu el inter ili. Ni renkontiĝas je komuna platformo, individue kaj organize. UVL estas libera, sendependa ento.

Niaj ĉefa celo estas: laboro por sendependeco kaj mem-subtenebleco. Tio ĉi estas realigata per asociiĝado de libere pensantaj mensoj kaj spiritoj, kooperativoj, individuoj, samsekvantaroj, religioj, eklezioj kaj aliaj organizoj kaj indiividuaj personoj. Universala Ligo ne estas religio, kvankam, multaj anoj konfesas certan universalan filozofion pri homa libereco kaj amo, kompatebla kun ĉiu, sendepende de ties kredo, religia kaj socia aparteno ĉu socia stato.

Pro pluraj avantaĝoj de Esperanto rilate al; politiko, religio, nacieco, raso, gento, ĉu socia stato aŭ aparteno, krom facileco studi ĝin kaj instrui, UL alte aprezas ĝin. En la konsekvenco de tio, Universala Vivo Ligo instruas tiun ĉi Ilon por la internacia komunikado, krom uzi ĝin mem.

Universala Ligo ne estas unuforma organizo. Ĝi estas formita el sendependaj grupoj da konfesantoj de simila filozofio. Membraro preferas renkontojn en malgrandaj grupoj. Iamaj membroj de Universala Ligo dissolvita pro trompo de UEA en Decembro de la 1983-a jaro, povas denove renkontiĝi sur simila, kvankam ne la sama, filozogia platformo por renovigi celojn de tiu nobla socia ento en iom similaj, kvankam ne identaj formoj. Kontaktu nin per la provizita poŝtadreso aŭ telefono, aŭ sendu al ni mesaĝon al la adreso provizita ĉe la enirpaĝo.

  • Esperlando malagnoskas en sia domenio iun ajn NOVPAROLON ĉu la "politikan korektecon" aŭ diskriminacion en iu ajn senco, "pozitiva" aŭ "negativa". Tia afero kiel "pozitiva" diskriminacio ne ekzistas. La justeco kaj vero, je kiuj ni konfesas kiel homoj liberaj, estas ĉiam en la neniel rekonsiliebla konflikto kun ĉiuj tiaj aferoj. Ni deĵetas ĉian kaj ĉiun hipokritecon, misuzan prezentadon de la vero, politikan manipuladon kaj iun ajn diskriminacion - la same "negativan" kiel ankaŭ tiun ĉi kiun iuj konfuzige nomas esti iu "pozitiva diskriminacio". Ni kondamnas maljustecojn, persekutojn kaj violentecon ie ajn kaj en ĉiu formo.

  • Ni defendas la Liberecon kaj la Homrajtojn kaj kondamnas ties rompojn per iu ajn, ie ajn.

  • Ni kondamnas falsecon kaj malbonon de t.n. "politika korekteco", kune kun ties orveleca NOVPAROLO, cerbolavado kaj "socia inĝenierado". Ni kondamnas kaj deĵetas premgrupojn, ties ŝantaĝon, agresivecon, agreson kaj malpuran politikon. Ili nek estas tolerataj ĉe Esperlando nek ĉe UL. Libera socio ne povas konsenti kun  sovaĝaj atakoj kontraŭ libereco de la homa penso, volo, menso kaj rajtoj, ĉiuj el inter kiuj estas konsiderataj sanktaj en ĉiuj civilizitaj socioj de la mondo.

  • Ni kredas je la rajto al libera kultura kaj lingva sin-esprimo per ĉiuj popoloj, nacioj, socioj.

  • Ni kredas je la netuŝebleco de la herita rajto de ĉiu homo por vivi sian vivon libera, feliĉa kaj en natura al si digneco.