|
|
|
Niaj ofte pliaktualigataj blogoj: La Praktiko - Praktyczność - The Practicality Por plej aktualaj novaĵoj esperantlingve iru al: La Praktiko, ĉe la adreso: http://lapraktiko.blogspot.com
Cenzorado en la Nova Mondo Por ke oni estu libera de manipulado per la regemaj kaj alte manipulemaj internaciaj medioj oni devas kompreni la principojn de la Nov-Monda cenzorado - kiel kaj kial ĝi funkcias. Jen estas la fundamentaj principoj (kaj manieroj) de manipulado kaj kontrolado de la publiko. 1)Posedo de la Medioj de Amaskomunikado. La samaj homoj, au grupoj de la homoj, aĉetas tiujn mediojn je la kontinenta au internacia skalo. Tiam jam, eĉ se iu persono deziras havi sian informacion el pluraj diversaj fontoj, tio ĉi vere gravas nenion, ĉar ĉiuj fontoj prezentas la saman, manipulitan, informon. Kaj se tiam la informkonsumanto kredas ke tiuj diversaj fontoj, posedataj per la samaj homoj, estas objektivaj, li au ŝi kredas fakte la novaĵojn manipulitajn. Kaj tiel la cerbolavo kaj manipulado estas sukcesa. 2)Subtila manipulacio. Tio ĉi estas la plej grava kaj la malplej komprenata principo de la manipulado de konsumantoj de la informo. Por ke la manipulita informo estu kredebla al la konsumanto, tiu manipulo devas esti tre subtila, tiel subtila ke la leganto nek vidu nek sentu ke la informa medio subtenas aŭ apogas unu aŭ alian personon/flankon. Por mem-prezenti sin en la "objektiva" lumo, la medio diros ambau - kaj la bonajn kaj la malbonajn - aĵojn pri la politikisto A kaj pri la politikisto B. To ĉi supraĵe intensigas la falsan senton de (kvazaŭa ja) objektiveco; kaj pro tia ŝajnaspekta "objektiveco" oni fidas al tiu medio. La truko estas tio ĉi ke tiu medio devas favori unu politikiston (aŭ opinion) super de la alia en la maniero nur treege subtila, ĉirkau 5%. Se la favorismo de unu vidpunkto kontrau la alia estas pli ol tiuj 5% tiam ĉi tio iĝus pli evidenta kaj la medio, kune kun ties mensogoj, perdus efikecon. Por efiki, la favorismo - aŭ ties opozicio al unu ĉu alia politika vidpunkto aŭ persono - devas resti tiel subtila ke ĝi ne estu observebla per meznombra informkonsumanto. Per pli evidenta premo, manipulado de la informkonsumanto perdas sian efikecon ĉar politikaj opinioj de la posedantoj de la medio allasas sin montriĝi esti evidentaj. Do, por protekti sin kontraŭ grandskala, tre altevoluita, malnaiva kaj ruza manipulado per amaskomunikaj medioj, kaj ties cenzorado, singardu kontraŭ tiuj medioj kiuj pretendas la objektivecon. Senhaste kaj singarde analizu iliajn "novaĵojn" por trovi kiun ili vere, (kaj tre subtile) favoras. Por redukti tiun formon de pogranda manipulado de la publika opinio, ŝtatoj kaj ties registaroj devus kontroli kaj la interperan kaj la senperan posedeblecon de la medioj de amaskomunikado. La senpera posedo de la amaskomunikaj medioj estas evidenta. Interperaj (intermediaj) formoj de la kontrolo kaj posedo de tiuj medioj estas videblaj malpli evidente. Por la ekzemplo: 2a) koncedoj de favoraj pruntoj aŭ farado de aliaj favoraj negocaĵoj kun posedantoj de la amaskomunikaj medioj. 2b) Reklamkontraktoj kun la medio, ktp... Ankaŭ, vi povas vidi, observante kiu anoncas en la medioj, kiu - el ekster de la kurtenoj - sekrete manipulas la medion kaj sen-direkte premas eldonanton ke oni publiku la novaĵojn plej taŭgajn por, la reklamanto,. Krom la kontrolo de posedo de la medio la ŝtatoj kaj registaroj devus kontroli la manipuladon de la medioj pere de la reklamkontraktoj. Unu el inter proponeblaj solvoj estus kreo de centra reklambanko, kie la reklamanto ne havus kontrolon, nek decideblecon, en kiu medio estos ties reklamo aperonta, kaj tiel oni ne povus kontroli aŭ premi la medion kaj ties eldonistojn. Se iu volas anonci oni devus submeti la reklamkontrakton al la centra reklamdistribua oficejo, kiu distribuus ĝin plu, laŭ la bezono, inter diversaj medioj, senkonsidere de ties politikaj vidpunktoj. That's why on these pages we will try to bring news from various sources, as varied and as independent sources as possible. You decide what to believe. Tial, ni provos prezenti ĉi tie la novaĵojn el tre variaj kaj diferencaj fontoj, tiel variaj kaj diferencaj fontoj kiel tio ĉi nur estas. Vi mem decidu kion kredi. Fonte El: http://www.galaktia.com/razlicxju/index.html |
|
|